Archivo Gráfico CNT Ciudad Real Índice de obras

CG-0093

Texto en esperanto sobre la URSS y los países de Europa oriental. Complemento del calendario SIA 1991

1991 · Documento textual · Consejo Nacional de SIA, Toulouse; Fernando Ferrer Quesada

Publicaciones y documentación Identificada Fecha segura

Texto en esperanto que resume los acontecimientos de la URSS y los países satélites de Europa oriental para el calendario de SIA de 1991.

Abrir ficha interactiva

Transcripción

Transcripción parcial

Vista principal · Cabecera

TEKSTO EN ESPERANTO

Vista principal · Título

LA EVENTOJN OKAZINTAJN EN SOVIETIO KAJ SATELITAJ LANDOJ DE ORIENTA EŬROPO

Vista principal · Cuerpo de texto, columna izquierda

Kiel ĉiujare, jen estas resumo de la teksto de nia kalendaro por 1991. Ĉi jare endas kunkalkuli la fakton ke ni de- vas necese elvoki la eventojn okazintajn en Sovetio kaj satelitaj landoj de Orienta Eŭropo. La prepara prezento de la kalendaro estas verko de Kamarado Fernando Ferrer Quesada, kaj li akcentas ke fronte al la ega ribelo, kiu jam longatempe elvolviĝas en la landoj de la Eŭropa Oriento, ne mankos komentoj de la his- toriistoj pri pripensindaj temoj, se ili disponos malfermitan kampon por tion fari, kaj objektive- con en siaj juĝoj. Kamarado Balkanski (Grigoroff), bulgara a- gronomo, inĝeniero kaj anarkiisto, rifuĝinte en Francio sekve de persekutadoj suferitaj en sia lando, kaj eĉ en najbaraj landoj, kiu profunde konas la problemojn de tuta Rusio, prezentas al ni nediskuteblan analizon historian kaj politi- kan. Kamarado Heleno Saña siaflanke eksponas la naciistajn problemojn en Orienta Eŭropo. La antagonismo inter la diversaj gentoj de tiuj popoloj povus minaci la eŭropan pacon, ĉar la reagoj de tiuj landoj floras je perfortemo, aldo- nas Heleno Saña. En tiu ĉi rezumo farita de la Nacia Konsilan- taro de S.I.A., oni sin esprimas en maniero si- mila al tiu de la kamaradoj kunlaborintaj por nia kalendaro. Ekde 1939-40 Rusio aneksis ĉiujn landojn en la Eŭropa Oriento, ilin submetante al sia materia, politika kaj ekonomia aparteno. Sub kontrolo de la rusa komunisma reĝimo en la tempo de Stalino, ĝeneralsekretario de la par- tio kaj de la bolŝevista sovetia Politburoo, kreinte la K.G.B. (Sekreta Sovieta Servo), de

Vista principal · Cuerpo de texto, columna derecha

kiu oni nun eltrovas (konfesitaj de la ŝtatfunk- ciuloj mem), konfirmitaj de Gorbaĉof, milojn da mortintoj, terurajn malordegojn, ne kalkulante la torturitojn kaj mistraktitojn en la koncentre- jojn en kiuj ili [¿malsatmortecis?] sub la neĝo kaj la malvarmego de la siberiaj stepoj de Sove- tio. Nun, post 72 jaroj de komunismo depost la Revolucio de oktobro 1917, ili ankoraŭ trovis nenian solvon al la ekzistantaj problemoj krom la Diktaturo de la Proletaro proponita de la So- vetio al la laboristoj kaj al ĉiuj tiuj popoloj, kiuj ekonomie enfundiĝintaj, luktantaj kontraŭ la malsaton kaj la renversemaj movadoj, ĉio ek- putras kaj elbordiĝas; la Dua Carista Imperio disfalas. Kaj ĉio ĉi malgraŭ la Perestrojko kaj ĉiuj klopodoj de Gorbaĉof, samkiel nun de la nova pretendanto al la prezidanteco de la Rusa Respubliko, Boris Jelcin, oponanto al la pro- gramoj de Gorbaĉof, kaj plena je iluzioj pri sa- veblo de la komunismo kaj de la sovetia eko- nomio. Niaopinie nek unuj nek aliaj povos sukcesi, kaj la sovetia marksista komunista sistemo ne estas savebla.

Vista principal · Firma

S.I.A. Nacia Konsilantaro 4, rue de Belfort 31000 TOULOUSE

Vista principal · Información

Pour tous renseignements sur l'Espéranto: SAT-AMIKARO 67, avenue Gambetta 75020 PARIS Tél. (1) 47 97 87 05

Vista principal · Número de página

- 1 -

Cita sugerida

CNT Ciudad Real, «Texto en esperanto sobre la URSS y los países de Europa oriental. Complemento del calendario SIA 1991», 1991, Colección gráfica CNT Ciudad Real, CG-0093.